Inter la celoj de ESF estas la subteno de lingva edukado, aparte en
interlingvaj kaj interkulturaj kuntekstoj. En 2003 ESF iniciatis kunlaboron
kun CALICO (Computer-Assisted Language Instruction Consortium -
Komputil-Bazita Lingvoinstrua Konsorcio) por rekoni elstarajn senpagajn
interret-bazitajn lingvolernajn/lingvoinstruajn ilojn. CALICO estas unu el
la plej grandaj organizaĵoj en la mondo kiuj okupiĝas pri la uzo de
diversspecaj teknologioj por antaŭenigi kaj plibonigi lingvolernadon.
Ĉi tiu kunlaboro kondukis al la kreo de ĉiujara premio, kunsponsorata de
CALICO, lernu!, kaj ESF, nomata la premio (Esperanta) “Aliro al
lingvo-edukado” (ALE). Unuafoje prezentita en 2004, la ALE-premio estas
prezentata ĉiujare al retejo kiu ekzemplas nian komunan celon antaŭenigi
vastan aliron al efika lingvolernado. De tempo al tempo, oni prezentas
Fokus-Premiojn al aliaj retejoj kiuj meritas specialan rekonon. Ne-komercaj
(senkostaj) retejoj, kreitaj kaj/aŭ subtenataj de CALICO-membroj, rajtas
ricevi ĉi tiun premion.
ALE-premiojn ricevis lerniloj por lingvoj kun centoj da milionoj da
parolantoj, kiel la hispana, araba, kaj rusa, kaj ankaŭ aliaj kun multe
pli malgrandaj lingvokomunumoj, kiel ajmara kaj makedona. La gamo de
premiitaj retejoj inkluzivas tiujn reprezentantajn konsorcion de
instruistoj de pluraj universitatoj, ĝis projektoj subtenataj de unuopulo.
Iuj retejoj subtenas lernadon de pluraj lingvoj, dum aliaj koncentriĝas je
unu lingvo. Iuj proponas ĉefe lernomaterialojn por lernantoj, dum aliaj
pli emfazas ilojn por instruistoj. La komuna fadeno de la ALE-premio estas
rekono de elstaraj lingvolerniloj.
Akcenti kaj antaŭenigi la projektojn de la avangardaj esploristoj kaj
edukistoj de CALICO estas kaj restas fruktodona kunlaboro.
La ALE-premiito en 2014 estas Resource Center for Teachers of Russian
(Rimed-centro por instruistoj de la rusa lingvo).
https://calico.org/, https://calico.org/page.php?id=507#WebsiteAward
(ĉi tiu URL ŝanĝiĝos ĉi-aŭtune, post renovigo de la CALICO-retejo)